Posts Tagged video

Emocia manfarita animacio, lasta muzikvideo de Muse

Muse estas angla rokbando. Ĉu vi ŝatas Muse-n? Mi konas ĝin, sed mi ne aŭskultas ĝian muzikon. Tamen, hodiaŭ mi volas montri al vi ĝian lastan muzikvideon, ĉar ĝi estas mojosa manfarita animacio.

La animacio estis farita de japana komikisto nomata Tekken. Li faris ĝin permane antaŭ kelkaj monatoj, kaj li eldonis ĝin ĉe Youtube. La animacio nomiĝis Furiko (Pendolo), kaj estas pri amo kaj la paso de la tempo.  Pli ol tri miliono da homoj spektis la videon. La membroj de Muse ankaŭ spektis la videon, kaj ili volis eldoni ĝin kiel sia nova muzikvideo. La kanto de la video ne estas nova, Muse eldonis ĝin en la jaro 2009 en albumo nomata The Resistance (La Rezistado). La kanto, nomata Exogenesis Part 3 (Redemption), harmonias perfekte, eble ĉar ĝi ne tre roka, ĝi estas piana kanto.

Nun, jen estas la video. Spektu ĝin, ĝi estas tre mojosa kaj emociega. Ne ploru.

, , , ,

3 komentoj