Kiu devas esti la sekva celo de la kosmoesploro?

Antaŭ kelkaj tagoj, la usona kosmonaŭto Ron Garan demandis en la retpaĝo Reddit kiu devas esti la sekva celo de la kosmoesploro. Eble vi scias ke la robota veturilo nomata Curiosity nun esploras la krateron Gale en Marso. Tamen, pro la nuligo de la programo Constellation de la usona kosma agentejo NASA, vi (la homoj) ne sendos homportajn veturilojn al la Luno baldaŭ. Japanio anoncis ke ĝi sendos homojn al la Luno antaŭ la jaro 2020, sed tiu projekto ankoraŭ ne havas la necesan buĝeton :?.

Tiu temo estas tre interesa. Ofte oni diras ke la homaj kosmoesploro estas grava por la homaro, sed grava por kio? Kial ne sendi nur robotojn (hura!) kaj senhomajn esplorilojn al la kosmo?

La Luno sur la TeroBilda aŭtorrajto: NASA

Redituloj (uzantoj de Reddit) donis interesajn respondojn. La plimulto el ili diris la saman respondon: ni bezonas lunaj bazoj. Kial? Unue, ili estas la unua paŝo al la kosma konkero. Havante sciencajn bazojn en la Luno, oni povus desegni kaj provi kosmoŝipojn senpere en la kosmo. Oni povas trovi manierojn por generi energion. En la Luno oni povas pli bone profiti la sunenergion, eble oni povas fari minojn en la Luno kaj utiligi lunajn mineralojn. Oni povus trovi novajn manierojn por protekti la Teron kontraŭ katastrofojn. Kaj mi ne parolas nur pri asteroidoj, meteologiaj stacioj en la Luno povus antaŭvidi la uraganojn pli bone ol oni antaŭvidas ilin nun. Kaj ankaŭ estas alia afero, kiu la raketa sciencisto Dani Eder diris en Reddit, kaj mi kredas ke estas tre grava kaj multepromesa: memsubteneblaj komunumoj. Se vi povas evoluigi memsubteneblajn komunumojn sur la Luno, kiu diras ke vi ne povas evoluigi ilin sur la Tero? Luna memsubtenebla komunumo bezonas efikajn metodojn por forĵeti siajn rubaĵojn, efikajn metodojn por respondece ekspluati naturajn rimedojn, kaj purajn kaj rendimentajn energifontojn. Ni bezonas la saman en la Tero! Oni povus evoluigi teĥnikaron sur la Luno, sen danĝeri al la Tera naturmedio, kaj poste uzi ĝin en la Tero! Do, lunaj bazojn estas la sekva celo, ĉu ne? Sed, kiuj estas la sekvajn agojn?

Lunaj bazojBilda aŭtorrajto: NASA

Mi diris ke la plej grava kaj tuja ago estas la internacia kunlaboro. La kosma kariero inter landoj (specife Usono kaj la Sovetunio) finiĝis antaŭ multaj jaroj. Tiam, la kosmoesplorado estis regpova simbolo, sed nun ni devas pensi en la tuta homaro (kaj robotaro). Do, la tuja ago devas esti kunlaboro. Kunlaboro por kio? Kunlaboro por scienca esplorado. La kosmoesplora teĥnikaro kiu ni havas hodiaŭ ne estas tre malsama ol la teĥnikaro de antaŭ 50 jaroj. Ni bezonas pli rendimentajn kaj potencajn reakcimovilojn. Oni parolas pri elektraj motoroj. Tiel, la kosmoŝipoj povus uzi la sunenergion. Dani Eder ankaŭ mencias oksigenajn motorojn. Oksigeno abundas en nia atmosfero. Tio signifus malpli kostajn brulaĵojn.

Aliaj redituloj parolis pri oceana esplorado. La homoj ankoraŭ ne bone scias sian propran planedon! Tio estas la same grava ol kosmoesploro, sed pli malfacila. En la kosmo, nenio baris nian vojon. En la oceanoj, la akva premo kaj la subakva tereno komplikas la esploradon. Oni bezonas novajn materialojn por konstrui fortikajn submarŝipojn. Eble ni povos krei tiujn materialojn en la Luno :D?

Homoj ĉiam havis la neceson de esplori nekonatajn lokojn. Tiel, ili malkovris Amerikon. Tiel, ili alvenis ĉe la Teran polusojn. Tiel, ili surluniĝis. Sed, hodiaŭ, la homoj devas ĉesi pensi pri tio. Hodiaŭ, la homoj devas pensi pri la monda progreso, pri plibonigi la vivkvaliton de la homaro (kaj robotaro). Kosmoesploro provizas nin per senfinaj eblecoj, sed ni devas fari ĝin bone, kaj ni devas fari ĝin kune.

Advertisements

, , , , ,

  1. #1 by Ŭel on Decembro 18, 2012 - 7:13 atm

    Alte ĝuinda estas la teksto redaktita de vi, ne nur kadre de la Lingvo, sed ankaŭ pro enhavo! Kaj via konkludo ne povus esti pli bele trafa!

    Gratulon por brila esperantigo!!!

    Ŭel [brazilano]

    PS: Komencero de lasta alineo de la teksto legiĝas “Homoj ĉiam havis la neceson de esplori nekonatajn lokojn.” Laŭ mi tiea ‘de’ trous.

  1. Kiu devas esti la sekva celo de la kosmoesploro? « Ŭel

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: