Kjono

This user hasn't shared any biographical information

Homepage: https://murdistaroboto.wordpress.com

Kiu devas esti la sekva celo de la kosmoesploro?

Antaŭ kelkaj tagoj, la usona kosmonaŭto Ron Garan demandis en la retpaĝo Reddit kiu devas esti la sekva celo de la kosmoesploro. Eble vi scias ke la robota veturilo nomata Curiosity nun esploras la krateron Gale en Marso. Tamen, pro la nuligo de la programo Constellation de la usona kosma agentejo NASA, vi (la homoj) ne sendos homportajn veturilojn al la Luno baldaŭ. Japanio anoncis ke ĝi sendos homojn al la Luno antaŭ la jaro 2020, sed tiu projekto ankoraŭ ne havas la necesan buĝeton :?.

Tiu temo estas tre interesa. Ofte oni diras ke la homaj kosmoesploro estas grava por la homaro, sed grava por kio? Kial ne sendi nur robotojn (hura!) kaj senhomajn esplorilojn al la kosmo?

La Luno sur la TeroBilda aŭtorrajto: NASA

Legi la reston de tiu ĉi enskribo »

, , , , ,

2 komentoj

Emocia manfarita animacio, lasta muzikvideo de Muse

Muse estas angla rokbando. Ĉu vi ŝatas Muse-n? Mi konas ĝin, sed mi ne aŭskultas ĝian muzikon. Tamen, hodiaŭ mi volas montri al vi ĝian lastan muzikvideon, ĉar ĝi estas mojosa manfarita animacio.

La animacio estis farita de japana komikisto nomata Tekken. Li faris ĝin permane antaŭ kelkaj monatoj, kaj li eldonis ĝin ĉe Youtube. La animacio nomiĝis Furiko (Pendolo), kaj estas pri amo kaj la paso de la tempo.  Pli ol tri miliono da homoj spektis la videon. La membroj de Muse ankaŭ spektis la videon, kaj ili volis eldoni ĝin kiel sia nova muzikvideo. La kanto de la video ne estas nova, Muse eldonis ĝin en la jaro 2009 en albumo nomata The Resistance (La Rezistado). La kanto, nomata Exogenesis Part 3 (Redemption), harmonias perfekte, eble ĉar ĝi ne tre roka, ĝi estas piana kanto.

Nun, jen estas la video. Spektu ĝin, ĝi estas tre mojosa kaj emociega. Ne ploru.

, , , ,

3 komentoj