Emocia manfarita animacio, lasta muzikvideo de Muse

Muse estas angla rokbando. Ĉu vi ŝatas Muse-n? Mi konas ĝin, sed mi ne aŭskultas ĝian muzikon. Tamen, hodiaŭ mi volas montri al vi ĝian lastan muzikvideon, ĉar ĝi estas mojosa manfarita animacio.

La animacio estis farita de japana komikisto nomata Tekken. Li faris ĝin permane antaŭ kelkaj monatoj, kaj li eldonis ĝin ĉe Youtube. La animacio nomiĝis Furiko (Pendolo), kaj estas pri amo kaj la paso de la tempo.  Pli ol tri miliono da homoj spektis la videon. La membroj de Muse ankaŭ spektis la videon, kaj ili volis eldoni ĝin kiel sia nova muzikvideo. La kanto de la video ne estas nova, Muse eldonis ĝin en la jaro 2009 en albumo nomata The Resistance (La Rezistado). La kanto, nomata Exogenesis Part 3 (Redemption), harmonias perfekte, eble ĉar ĝi ne tre roka, ĝi estas piana kanto.

Nun, jen estas la video. Spektu ĝin, ĝi estas tre mojosa kaj emociega. Ne ploru.

Advertisements

, , , ,

  1. #1 by Aleksey (@flipback_) on Decembro 11, 2012 - 2:01 atm

    Ĝi etstas tre tuŝanta animacio. Dankon!

    • #2 by Kjono on Decembro 12, 2012 - 12:59 atm

      Nedankinde! Mi goĵas, ke vi ŝatis ĝin! Dankon por via komento!

  2. #3 by Ŭel on Decembro 18, 2012 - 7:34 atm

    Dankegon por diskonigi arthavan ja belkortuŝan animacion krom pensigan!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: